Ludu

La 1215-a E_elsendo el la 20.12.2022 ĉe www.pola-retradio.org

  • proponas felietonon pri elstara sciencistino, la edzino de pola astronomo Jan Heweliusz, Katarzyna kiu dumvive kaj post la morto de sia edzo multan tempon dediĉis al la astronomiaj observadoj kaj dokumentadoj.
  • En la nunsemajna kulturkroniko ni informas pri valoregaj pentraĵoj revenintaj el Usono al Pollando kaj pri interesa ekspozicio dediĉita al la simbolo de la pola ŝtato, blankaj agloj en Szczecin.
  • Lige kun la proksimiĝanta Kristnasko ni informas pri aparta koncerto de la Pola Ambasado en Berlino; pri la poŝtoficeja kristnaska ekspozicio en Lodzo; kaj  pri la monatkomenca ekspozicio de polaj traktoroj festokaze lumigitaj en Głogówek. La E-komunumaj informoj rilatas al la 10-jariĝo de „Belarta Rikolto”; al Hispana Libro kun tradukoj el Esperanto; pri VK-3 kun libere rigardeblaj programeroj ĝis la 31-a de januaro 2023, se oni estas UEA-membro.
  • Muzike akompanas nin pastriĝaj studentoj el Tarnów sub la gvido de pastro Józef Zielonka, plenumantaj iun el popularaj adventaj kantoj. La programinformon apudas interreta foto prezentanta la geedzan paron Heweliusz dum la komuna observado de la ĉielo.
  • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.