Ludu

La 1213-a E_elsendo el la 10.12.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Rico Giacometto ĉiam pli ofte kontribuas voĉe al niaj elsendoj, des pli ni ĝojas prezenti hodiaŭ apartan interparolon kun li, faritan lige kun la aŭtuna sesio de Interlingvistikaj Studoj kaj la kultura evento ARKONES en Poznano.
En la kulturkroniko ni informas pri Jan Matejko kiel plia patrono de 2023 en Pollando; pri arkivaĵoj de polaj nekropoloj disponigitaj de Polona; pri unu el la plej famaj en Pollando Kristnaskaj Kripetoj en Kalwaria Zebrzydowska, kiun oni komencis munti jam en novembro.
La E-komunumaj informoj traktas la cititan – en la eŭropparlamenta raporto pri multingveco – Esperanton – la logika, vivanta lingvo. Ni informas pri la ŝtata kultursektora disingo: bronza medalo Gloria Artis por la dojena pola E-aktivulo Roman Dobrzyński.
La programinformon akompanas interreta foto pri la solenaĵo dum kiu Roman Dobrzyński transprenis lastsabate la bronzan ŝtatan kultursektoran medalon „Gloria Artis”.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.