Ludu

La 1207-a E_elsendo el la 10.11.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Nia elsendo aŭdiĝas antaŭtage de la pola Nacia Festo solenota en la 104-a datreveno de la regajnita suverenco en Pollando. Diversfacete al la datreveno referencas riĉa programenhavo.
– En la kulturkroniko ni informas pri la daŭranta en Bydgoszcz Internacia Pianista Konkurso de Ignacy Jan Paderewski – pianisto, komponisto, politikisto (unu el la patroj de la pola suverenco); pri eventoj, inkluzive de kulturaj okaze de la 11-a de Novembro; pri Patriota Semajno en la Reĝa Kastelo Wawel en Krakovo.
– En la kunteksto de festo ni prezentas la tekston de la pola himno el sub la plumo de Antoni Grabowski (11.04.2021). Ni citas Alvokon al Polaj Esperantistoj el la unua numero de la reaperinta „Pola Esperantisto” en oktobro 1922, do antaŭ 100 jaroj.
– En la E-komunuma segmento ni informas pri publika omaĝo al Félix Díez Mateos (1889-1981), unu el la plej elstaraj esperantistoj de la E-Grupo de Bilbao; pri la baldaŭa Oratora Konkurso kadre de la 3-a Virtuala Kongreso; pri kondiĉoj kontribui al Internacia Kongresa Unviversitato en 2023. Hodiaŭ aŭdiĝas fragmente la populara armena kanto en Esperanto „Nia jarcento”, kiun plenumas Meri Tiratsuyan.
La programinformon akompanas interreta foto prezentanta la polan nacian flagon. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.