Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1205-a E_elsendo el la 30.10.2022 ĉe www.pola-retradio.org
Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Elżbieta Karczewska rakontanta pri la preparoj al la 72-a kongreso de la Kristana Esperantista Ligo Internacia, kiu venontjare okazos en Bjalistoko. En la komenca kulturtema kroniko ni informas pri la finiĝinta Internacia Konkurso de Henryk Wieniawski; pri polaj muzeoj denove plenaj de vizitantoj; pri pola aŭtuna kultura oferto por Koreio. En la E-komunumaj informoj ni sciigas pri la venontsemajna 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto al kiu eblas senpage aliĝi rete: http://bitly.ws/vS4T; pri la okazonta fine de novembro 3-a Virtuala Kongreso kaj Retoso, al kiu povas aliĝi senpage UEA-membroj ĝis la 18.11 ĉe la adreso: https://vk.esperanto.net.
La kanzonon „Revido” kantas fragmente Amira Chun.La programinformon akompanas interreta foto prezentanta la gajnintinon de la Internacia Violonista Konkurso. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Mi ĵus finis aŭskulti la interesegan intervjuon kun Elżbieta Karczewska. Mi admiras ŝian energion, agemon, entuziasmon kaj profesiecon. Ŝia Esperanto estas tre agrabla por aŭskulti, flua kaj brila. La rakonto pri la preparoj de la KELI kongreso 2023 tre ravis min. La KELI-kongreso certe estos eksterordinara. Mi tre esperas povi partopreni ĝin! Multan sukceson ala la organizantoj! ❤️
Lige al la pasinta tago de mortintoj, en Vikipedio nomata Dziady, valoras ankoraŭ rimarki en Interreto genufleksantajn ukrainojn dum trapaso de funebraj veturiloj kun la korpoj de mortfalintaj soldatoj – la eksterordinaran survojan omaĝon al la defendantoj de Ukrainio kontraŭ la Imperio de Malbono!
Mi multe amas la vian programon. Multe dankon! Mi tre ŝatas aŭskulti tion!
Interesa kaj emiga al partopreno rakonto de Elżbieta Karczewska pri la ontjara Kongreso de KELI. Allogaj pro sia plurkultureco Bjalistoko kaj la Podlaĥia vojevodio dialogos inter tieaj religioj.