Ludu

La 1204-a E_elsendo el la 25.10.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas indonezia esperantisto, Aryja Ferduzi studento de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, kun kiu ni interparolas pri liaj studoj kaj kontribuo al ARKONES-progamo en Poznano. Pri ARKONES-2022 ni mallonge interparolas ankaŭ kun la kunorganizanto de la evento, Elżbieta Malik.
En aktualaĵoj ni informas pri nova studjaro en Collegium Polonicum en Słubice; pri polo elektita kiel la nova prezidanto de Eŭropa Societo de Kogna Psikologio; pri publika murpentraĵo dediĉita al nigraj apusoj en Poznano. La sciencrubrika temo informas pri la ĵus makovrita nova funkcio de cerebelo.
Ni proponas hodiaŭ muzike la koncertan surbendigon de Armel Amiot de la kanzono „La vespera vento”, kiu troviĝas ankaŭ en la KD de Vinilkosmo „Banĝo Esperanto”. La programinformon akompanas interreta foto bildiganta la publikan murpentraĵon dediĉitan al nigraj apusoj en Poznano.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.