Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1202-a E_elsendo el la 15.10.2022 ĉe www.pola-retradio.org:
En la hodiaŭa literatura fragmento ni prezentas la 130-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj traktas la aktualan ekonomian situacion en Pollando kaj la ŝparadon de poloj; laboraŭtomatigon kaj ĝiajn sekvojn; ŝanĝojn en la dieto de poloj favore al senvianda menuo. La sciencbultena temo estas dediĉita al la fenomeno FOMO en Pollando, alivorte la timo esti rete malkonektita.
Ni proponas unu el la plej lastaj kanzonoj el „Brazila Kolekto” (https://www.brazilakolekto.com/) „Saŭdado, ĝojo trista”, en la dulingva plenumo (portugala kaj Esperanto) de Cícero Soares. La programinformon akompanas interreta foto rilatanta al la sciencbultena temo pri ĉiam pli da poloj elektantaj la senviandan dieton.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Kara Pola Retradio!
Kun granda ĝojo mi aŭskultis la programeron pri senvianda dieto, vigle disvastiĝanta en Pollando.
Estas ĝojinde, ke dum 5 jaroj ekde 2014 la nombro de personoj, kiuj rezignis pri manĝado de viando kreskis pli ol 8-foje kaj nun pli-malpli 10 procentoj de la popolo vivas senviande.
Tiu ĉi evoluo estas influita dank al la pozitiva sinteno ĉefe de la juna generacio.
Ĉirkaŭ duono de la loĝantaro pli juna ol 30 jaroj deklaras almenaŭ redukton de konsumo de viando.
Tre grava estas ankaŭ la mencio de la fondaĵo “Viva”, kiu altagrade helpas al personoj transiremaj al plantbaza vivostilo.
Mi, kiu (kune kun mia edzino) jam pli ol dek jaroj vivas en pure vegana stilo, atestas pri ĝiaj bonegaj efektoj je la sano.
Jen miaj kelkaj pensoj, vekitaj dank’ al via programero, (la temo estas tamen multe pli vasta):
Ni memoru, ke viando estis iam korpo de vivantaj, sentantaj kaj volantaj vivi estaĵoj.
Ni kiel homoj havas neniun moralan rajton al malliberigado, turmentado kaj kruela mortigado de aliaj loĝantoj de nia planedo. Apeenaŭ iuj de ni kapablus fari tion propramane, ni preferas pagi por tio kaj ne vidi la teruraĵojn.
Laktaĵoj – baziĝas je sklavigo kaj seksa perforto de bovinoj kaj brutala forpreno de novnaskitaj bovidoj de la suferantaj patrinoj.
La solaj, teruritaj beboj – bovidoj – ne trinkas la patrinan lakton, kiun bezonas ni – homoj, nur produkton el la sango de buĉitaj bestoj. Post kurta tempo ili estas buĉataj kaj kuŝas sur niaj teleroj kiel delikata bovidaĵo.
La laktaj bovinoj post kvin jaroj de mizera vivo, ekspluatitaj ĝis limoj de ilia ekonomia valoro kaj fizikaj fortoj, estas buĉataj kaj manĝataj de ni – homoj.
La produktado de animalaldevenaj manĝaĵoj kulpas je 17 procentoj de la forceja efiko, tio estas pli ol ŝuldas la kompleta transporto en la mondo.
Oni nur menciu la enorman eluzon de la jam tre mankanta trinkakvo (15.000 litroj je 1 kg de viando!) kaj venenigon de la tero kaj aero kaj malaperon de animalspecioj. La Amazonia ĝangalo estas detruata por produkti sojon kiel nutraĵo por buĉotaj bestoj en (i.a.) Eŭropo, dume la propra loĝantaro de Brazilo suferas malsaton. Post la malapero de Amazonio la klimata kolapso estos nehaltigebla.
Vegana vivostilo estas dezirinda, pli malmultekosta kaj multe pli salubra ol la tradicia.
Ĝi helpas ne nur al ni mem, sed ankaŭ al nia suferanta malsana planedo, la klimato kaj al la animaloj. Ĝi donas esperon de nia postvivo kiel homa raso sur la Tero.
Dankon Karaj por vekado de la socia kaj naturprotekta konscio inter la Esperantistaro.
Kore salutas ĉiujn – Boguslavo.