Ludu

La 1201-a E_elsendo el la 10.10.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa elsendo ni gastigas antaŭmikrofone la polan studenton de la Interlingvitikaj Studoj, aktivulon de la pola E-movado, Michał Ryszard Balicki. Ni informas aldone pri la nova lernolibro, kiu aperis en la kunteksto de la septembra sesio „Esperanta kulturo” redaktita de Ilona Koutny, enhavanta kontribuoj de instruistoj kaj studento i.a. de nia antaŭmikrofona gasto „Ĉu eblas E-televido”. Ĝi estas elŝutebla ĉe https://wydawnictworys.com/.
Nia felietono estas dediĉita al la koninda polo, Stefan Kudelski kaj liaj renomaj sonregistriloj NAGRA. Kulturkronike ni informas pri la kreiĝinta en Vroclavo Reto de la Mondaj Librourboj de Unesko kaj pri antaŭnlonge restaŭritaj 18-jarcentaj freskoj en Poznano. Muzike akompanas nin la pola ensemblo Muzilo per la esperantigita poeziaĵo de Adam Asnyk „Estis inter ni nenio”. La programinformon akompanas interreta foto pri momento, en kiu Stefan Kudelski transprenas unu el siaj Oskar-premioj.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.