Ludu

La 1197-a E_elsendo el la 20.09.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa elsendo ni komence informas pri la nova monumento de Adam Mickiewicz en Vilnius; pri la prezentita komence de septembro ekspozicio en Bjalistoko dediĉita al polaj kreantinoj, koncentrejaj maliberigitinoj dum la 2-a mondmilito; pri fierindaĵo de Supraśl en la bjalistoka regiono kaj ĝia t.n. Paradiza Pordo. La E-komunumaj informoj rilatas al la patrono de la novelkonurso aŭspiciata de UEA kaj la nova varbkampanjo de E@I. Fine ni renkontiĝas en leterkesta programero. Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa, la nunjaraj distingitoj per la premio FAME de la germana urbo Aalen. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La programinformon akompanas foto de la plej nova monumento de Adam Mickiewicz en Vilno.
La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.