Ludu

La 1193-a E_elsendo el la 30.08.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ en nia programo ni memorigas arkivan felietonon el la ciklo Koninda Pollando pri la urbo Lębork en la norda parto de la lando. La komenca aktualaĵo rilatas al la 11-a eldono de la Tago de la Nacia Legado, kiun partoprenos ankaŭ esperantistoj; i.a. en Bjalistoko okazos prezento de la E-traduko de la nunjara legaĵo „Baladoj kaj romancoj” de Adam Mickiewicz. Krome ni informas pri la interesa ekspozicio de fizionomiaj desegnaĵoj de Goya en Krakovo; pri la nunjaraj distingitoj per la insigno Bene Meriti. La E-komunumaj infomoj rilatas al la nova estraro de UEA kaj estraranaj kompetentoj; al la arbarplanta kampanjo de UEA. Ni memorigas la proksimiĝantan limdaton de la kroata tradukkonkurso omaĝe al Lucija Borčić.
Muzike aŭdiĝas en fragmento la originala E-kanto de Hirosi Nobukuni, kiun li ankaŭ kantas „Pluvo en Paris”. La akompana al la programinformo interreta foto el la fejsbuka paĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo rilatas al la Tago de la Nacia Legado. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.