Ludu

La 1192-a E_elsendo el la 25.08.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

Komence aŭdiĝas nur unu aktualaĵo pri la pola urbo Katowice, kiel Eŭropa Urbo de la Scienco en 2024. La scienbultena temo koncernas japanajn laborojn pri artefarita fingro kun vivanta histo. La antaŭmikrofona gasto de nia elsendo estas Liven Dek, ĉi-foje kiel komponisto, kiu dividas siajn opiniojn pri la graveco de la branĉo „kantoteksto” en la Belartaj Konkursojn kaj siajn ideojn kiel logi pli da personoj al la kanzonteksta verkado.
Ni memorigas lian jam aŭdiĝintan kanzonon „Menestrelo”. Tute nova kaj premiera estas la kanzono „Heredaĵo”. Li komponis muzikon por ambaŭ kanzonoj. La teksto „Menestrelo”, kiun aŭtoras Nikolaj Nechajev el Rusio ricevis en la nuna jaro la unuan lokon en egaleco al la teksto: “Ne foriru” de Ewa Grochowska en la branĉo „kanzonteksto” de la Belartaj Konkursoj. Kantas ĝin Xavier Rodon. „Heredaĵo” estas kanzono por la teksto de Ewa Grochowska, per kiu ŝi partoprenis la pasintjaran eldonon de la konkurso. Kantas Amira Chun. En la fino ni proponas prokrastitan Leterkestan renkontiĝon. La elsendon akompanas la foto de Diplomo pro la Elstara Agado, kiun Pola RetRadio ricevis dum la Montreala UK. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.