Ludu

La 1185-a E_elsendo el la 09.08.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

En nia laŭvica elsendo ni sondokumente akompanas la 107-an UK-on en Montrealo. La ĉefan parton de la programo konsistigas  interparolo kun prof. Amri Wandel. En ĝia daŭro nia antaŭmikrofona gasto parolas pri sia antaŭa estrarana laboro, pri taskoj, kiujn li planas realigi kiel la 2-a vicprezidanto de UEA, sed unuavice pri la nunjara scienca programo de la Universala Kongreso de Esperanto. Ni prezentas krome etan sonscenon el la salono, en kiu li gvidis hodiaŭ ekzamenon kadre de AIS-sesio pri la temo „Spacteleskopoj: de Hubble ĝis James Webb”. Krome ni informas pri la koncerto okazonta marde vespere de „Nova Sento”, kiun eblas rekte rigardi interrete ĉe: https://www.facebook.com/events/1198948910896564?ref=newsfeed.
La apudanta la programinformon interreta foto prezentas nian interparolanton apud la kongresa afiŝo.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.