Nunjare pasis la 75-a mortodatreveno de unu el la plej gravaj polaj fizikistoj, Mieczysław Wolfke. Krome nunjare oni notas la 100-jariĝon de lia enposteniĝo kiel profesoro pri fiziko en la Varsovia Politekniko. Tiuokaze la Pola Fizika Societo, la Varsovia Politekniko, la Pola Fotonika Asocio kaj la Komitato pri Fiziko de la Pola Akademio de la Sciencoj kune anoncis la Jaron 2022 kiel la Jaron de Mieczysław Wolfke. Li naskiĝis la 29-an de majo 1883 en la familio de la vojkonstrua inĝeniero, kiu ankaŭ estas instruisto pri matematiko kaj fiziko. La frato de lia patrino Gustaw Kośmiński, estis fizikisto, kunlaboranto de famuloj Karol Stanisław Olszewski kaj Zygmunt Wróblewski, polaj kemiistoj kaj fizikistoj, pioniroj pri la transformo de gaso en likvan staton. Mieczysław estis konsiderata mirinfano. De la frua aĝo li interesiĝis pri scienco, aparte pri ekzaktaj sciencoj, unuavice fiziko farante hejme diversajn eksperimentojn. Kiel dekdujara knabo li verkis en 1895 la traktaĵon „Planetostat”, en kiu li prezentis la eblecojn de interplaneda veturo, komence inter la Tero kaj la Luno, dank’ al jeta motoro. Li provizis siajn hipotezojn per necesaj matematikaj formuloj. Kiel la 17-jaraĝa lernanto li ekhavis la ideon de araĝaĵo por la distanca perado de bildoj helpe de elektromagnetaj ondoj. La inventaĵo prezentita en la ekspozicio de la Politeknika Societo en Lvovo fariĝis sensacia evento i.a. pro la aĝo de la aŭtoro kaj kaŭzis la mondan rekonon por juna inventisto. Tiun prototipon de televido Mieczysław Wolfke patentumis en Rusio kaj Germanio Post la finlerno en la Reala Gimnazio en Sosnowiec konforme al la deziro de la patro li forveturis por studi elektroteknikon en Lieĝo. Elreviĝinta pri la studnivelo kaj manko de laboratoria bazo post du jaroj li forveturis al Parizo, kie ĉe Sorbono li studis fizikon kaj matematikon. Ankoraŭ dum la tieaj studoj (1904-07) li publikigis en Parizo tre originalan laboraĵon pri elektrono. Tiam li prezentis al la Astronomia Societo en Parizo sian ideon de teleskopo kun konkava spegulo ebliganta signifan pligrandigon de la rigardata objekto. Rekone la Societo invitis lin al la membriĝo. Wolfke daŭrigis siajn studojn (1907-10) en la laboratorio de Otto Lummer en la Vroclava Universitato, kie li akiris doktorecon surbaze de disertacio pri teoria optiko. Dum sia doktoriga laboro Wolfke kreis la kadmian-hidrargan lampon kaj la patentuman rajton vendis al la firmao Carl Zeiss, kiu dungis lin sekve kiel konsilanton. Tamen la laboro en industrio ne konformis al la ambicioj de Mieczysław Wolfke. En 1912 li forveturis al Karlsruhe, kie li estis asistanto de profesoro Otto Lehmann en Fizika Instituto de la tiea Poltekniko. Sekve en Zuriko en majo 1913 li habilitiĝis unue en la tiea Politekniko (la recenzantoj de lia disertaĵo estis prof. Albert Einstein i prof. Pierre Weiss) kaj poste en la tiea Universitato. Ĝis 1922 Wolfke lekciis teorian kaj eksperimentan fizikon en ambaŭ altlernejoj. Intertempe en 1912-1920 Wolfke evoluigis la teoriajn fundamentojn de holografio. En la kongreo de la svisaj fizikistoj li prezentis referaĵon pri la eblo utiligi interferon de lumondoj por reprodukti tridimensian bildon. 28 jarojn poste surbaze de lia metodo, Dennis Gabor evoluigis teknikajn metodojn por krei hologramojn, pro kiuj li ricevis en 1970 Nobel-premion. La premiito aprecis la laboron de Wolfke i.a. konstantinte: ” Mi ne sciis tiam, ke Mieczysław Wolfke proponis tiun ĉi metodon en 1920, sen tamen provi efektivigi ĝin eksperimente”. Sed samperiode, en la 20-aj jaroj Mieczysław Wolfke okupiĝis krome pri alia eplortemo. Li prilaboris metodon de produktado de altaj tensioj helpe de transformatoro de Nikola Testa, kiu metodo kelkajn jarojn poste estis aplikata en Usono. Post regajno de suvereneco fare de Pollando Mieczysław Wolfke en 1920 estis nomumita profesoro ĉe la Universitato de Varsovio, sed al Pollando li revenis definitive nur en 2022, ankoraŭ la 2-an fojon habilitiĝinte ĉe la Universitato de Zuriko. En Pollando kiel profesoro de la Varsovia Politekniko Mieczysław Wolfke okupiĝis pri la problemo de malaltaj temperaturoj. En 1924 li ligis kunlaboron kun la Instituto de Malaltaj Temperaturoj en Leiden, kie kun Willem Keesom li malkovris kaj esploris la dielektrikan konstanton de likva heliumo en diversaj temperaturoj. La teoriaj eksperimentoj, kiujn Wolfke proponis kondukis al la eltrovo de du formoj de la likva fazo de heliumo. En la 1930-aj jaroj, teoriaj kaj eksperimentaj studoj pri superlikveco estis unu el la ĉefaj temoj en malalttemperatura fiziko. En 1931 Mieczysław Wolfke komencis labori pri influo de ultraakustikaj vibradoj je eksplodmaterialoj kaj pri elektra armilaro. En 1933, li estris rakedlaborojn por la Departemento de Armiteco en la Ministerio de Militaj Aferoj, kaj jaron poste li evoluigis sekretan signaladon uzantan polarizitan lumon. En 1936, li faris esploradon pri la elektra kondukteco de likva heliumo kaj komencis organizi malalttemperaturan esplorinstalaĵon ĉe la Varsovia Politekniko. Liaj laboroj pri neŭtrino, kosma radiado, atombombo ligiĝis kun lia forta interesiĝo pri la nuklea fiziko. Ankoraŭ en majo 1939 en la periodaĵo „Armita Pollando” Wolfke avertis kontraŭ danĝeraj sekvoj de militista uzo de la nuklea armilaro, kaj en 1945 eldonis la broŝuon „Atombombo”. Mieczysław Wolfke estis membro de multaj organizaĵoj: de la Akademio de Teknikaj Sciencoj en Varsovio, de la 1-a Komisiono de la Internacia Instituto pri Fridigado, de la Varsovia Scienca Societo, de la Pola Komitato de la Internacia Fizika Unio. En jaroj 1930-1934 Mieczysław Wolfke estis la prezidanto de la Pola Fizika Societo kaj membro de pluraj similaj societoj en Germanio, Francio kaj Svislando. Ekde 1936 li reprezentis la Akademion de Teknikaj Sciencoj en la Fizika Komitato de la Konsilio de Ekzaktaj kaj Aplikataj Sciencoj. Wolfke multe publikigis en polaj kaj eksterlandaj fakaj periodaĵoj. Li aŭtoris la lernolibrojn „Principoj de la varmteorio” (1924) kaj „Fiziko” (1936). Pliajn esplorplanojn de Mieczysław Wolfke ĉesigis la 2-a mondmilito. Germanoj forveturigis ĉiujn liajn esplormaterialojn kaj aparataron. La germanan okupacion Wolfke pasigis en Varsovio. Sur la tereno de la Politekniko estis organizita Supera Ŝtata Lernejo, kiu fariĝis la kaŝstrukturo por sekreta instruado kaj laboroj necesaj po la rezista movado, kiun li mem partoprenis. Postmilite Mieczysław Wolfke lekciis fizikon en la Minista Akademio en Krakovo, poste mallonge en Gliwice kaj Gdansko. Fine li revenis al la Varsovia Politekniko. En 1947 Wolfke veturis prelegcele al Zuriko. Samtempe li estis delegita de la pola registaro por trakti aĉeton de neseca esploraparataro. En Zuriko Mieczysław Wolfke neatendite mortis pro la korinfarkto.
El la elsendo 30.07.2022. Legas Barbara – 10′ 26”