La artverkoj de la franca grafiko el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, el la kolekto de la Nacia Muzeo en Krakovo, estos prezentitaj ekde septembro en la Kulturcentro Zamek en Poznań (la okcidenta Pollando). Oni prezentos pli ol 100 grafikaĵojn de la plej elstaraj francaj artistoj el ĉi tiu periodo, kiel Pierre Bonnard, Jules Chéret, Lucien Pissarro, Henri Riviere, Auguste Renoir aŭ de artistoj longe ligitaj kun Francio, kiel Georges de Feure kaj Alfons Mucha. La ekspozicio ebligos spuri la evoluon de la uzo de koloro en grafiko, kiu ĝis tiam estis dominita de la koloroj nigra kaj blanka. Tion reliefigas la titolo de la ekspozicio “La Triumfo de Koloro”.
La ekspozicio en la Kulturcentro Zamek estos kompletigita i.a. per afiŝoj el la kolektoj de la krakova Muzeo pri Teknologio kaj Industrio. Akompanos ĝin riĉa eduka programo, kiu inkluzivos speciale preparitajn lecionojn, renkontiĝojn, prelegojn kaj laborrenkontojn. La tuta eduka programo estas fokusita ĉirkaŭ koloro, ĝia esenco, naturo, karakterizaĵoj, strukturo, historio kaj aplikoj. Oni koncentriĝos krome pri koloro en la kunteksto de grafikaĵoj kaj koloroj en la Kastelo mem. Dum la prelegoj, la publiko profundigos konojn pri koloro en la naturo, oni esploros la sekretojn de pigmentoj kaj ilian uzon en la industria grafiko.

El la elsendo 30.07.2022. Legas Tomek – 01’41”