Ludu

La 1176-a E_elsendo el la 05.07.2022 ĉe www.pola-retradio.org enhavas:

– Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas profesorino Ilona Koutny el A. Mickiewicz-Universitato en Poznano, kun kiu ni interparolas pri  eventoj laste de ŝi partoprenitaj kaj baldaŭ partoprenotaj. Ŝi informas krome pri la daŭranta varbado por la surlokaj magistrigaj studoj pri interlingvistiko en Poznano.
– La komencaj aktualaĵoj informas pri premio por la pola kompanio Bioelektra Group, kiel aŭtoro de ekonomia teknologio pri alifarado de rubo; pri ĉiam pli multaj pakaĵaŭtomatoj en Pollando;  pri pola monbileto agnoskita en 2022  kiel la plej bona kaj bela kolektisto-monbileto.
– En la sciencbultena rubriko ni informas pri daŭrantaj esploroj ebligontaj al sunpaneloj funkcii ankaŭ nokte.
– Hodiaŭ muzike akompanas nin „La Druido” de Alejandro Cossavella, kiun kantas Ĵomart kaj Nataŝa. La apudanta la programinformon interreta foto rilatas al scienbultena temo pri sunpaneloj funkciontaj nokte. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.