Ludu

La 1173-a E_elsendo el la 20.06.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa elsendo ni referencas al la pasinta hieraŭ 100-a datreveno de la unua E-elsendo aŭdiĝinta en la usona stacio Newark WJZ.
Ni memorigas el nia arkivo interparolon kun konata germana denaska esperantisto, kiu pasintsemajne forpasis, Helmut Klünder. Li ne sole identiĝis kun sia esperantisteco, ne sole aktivis kiel membro de GEJ kaj GEA. Li ankaŭ estis sponsoro, i.a. sponsoro de iu tre interesa kultura programo dum la Universala Kongreso en Roterdamo. Sed lia sponosorita koncerto estis ĝuste la okazo por ekscii pri lia esperantista vivo kaj familio.
En komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri grava pola premio TRANSATLANTYK por la itala tradukisto de „Sinjoro Tadeo”, prof. Silvano de Fanti. Ni sciigas ankaŭ pri la premio Cannes Soundtrack Award por la pola komponisto Paweł Mykietyn.
La 2-a Interkultura Novel-Konkurso daŭras ĝis la 30-a de septembro 2022. Ni memorigas ĝiajn kondiĉojn en la E-komunuma segmento.
Muzike ni memorigis omaĝkanzonon de Andrzej Bach por E-Redakcio en la publika Pola Radio. Nian programinformon akompanas la interreta foto de nia paĝo www.pola-retradio.org.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.