Ludu

La 1170-a E_elsendo el la 05.06.2022 ĉe www.pola-retradio.org

 

Ĝi enhavas gesinjoroj:
– Arkivan interpaprolon el 1993 kun konata pola esperantistino, esploristino Zofia Banet-Fornal pri ŝia interesiĝo kaj esploroj koncerne historion kaj nunon de Mariavitoj kaj ilia uzo de Esperanto.
– En aktualaĵoj ni informas pri daŭra pola avanado en prodikutado de malgrandaj hejmaj elektroakcesoraĵoj; Pri bonaj lokoj de polaj altlernejoj en prestiĝa rangolisto; Pri pola kverko Dunin, deklarita kiel Arbo de 2022;
– En la sciencbultena rubriko ni informas pri sensangaj operacioj kaj pri laŭreatoj de la nunjara premio Copernicus 2022.  Muzike akompanas nin pola literatura kanzono „Memoru pri ĝardenoj” en la plenumo de Jadwiga Dzięgielewska. La akompana foto rilatas al la semajnfinaj  33-aj E-Tagoj de Krakovo dum kiuj, partoprenantoj povis admiri la subĉielan eventon, Grandan Paradon de Drakoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.