La monumento de Maria Curie-Skłodowska en Lublino (la orienta Pollando) estis listigita en la urba registro de historiaj objektoj. Ekde 58 jaroj la bronza, 4 kaj duonmetra monumemto estas grava orientiga punkto por la akademia medio kaj por la tuta urboloĝantaro. La monumento estis lanĉita en la 1964-a jaro,  kio estis la kulimina momento dum la solenaĵoj ligitaj kun la 20-jariĝo de la Universitato portanta la nomon de la sciencistino kaj kun ŝia 30-a mortodatreveno. La aŭtorita de fama skulptisto Marian Konieczny monumento de Maria Curie-Skłodowska estas la unua en Lublino objekto prezentanta virinon en la publika spaco. La vestita per togo Nobel-premiitino en la dekstra mano tenas libron kaj manikoj de ŝia vesto estas delikate refalditaj. Laŭ la studenta superŝtico necesas komence de la studoj kelkfoje ĉirkaŭiri la monumenton por ne fini la studentan karieron tro frue  kaj por sukcese esti promociita al la dua studojaro.

El la elsendo 30.05.2022. Legas Maciek – 01′ 11”