La 23-an de majo pasis la 180-a naskiĝdatreveno de Maria Konopnicka, unu el la plej elstaraj verkistinoj en la historio de la pola literaturo, poetino, ĉefa novelistino de pozitivisma epoko, infanverkistino, kritikistino, publicistino, tradukistino. Kaj ĝuste la konferenco „Maria Konopnicka kiel tradukisto de la eŭropa literaturo” inaŭguris en ŝia biografia muzeo en la loko Żarnowiec apud Krosno en la suda Pollando la datrevenajn solenadojn. Ne temas pri ajna loko. La muzeo troviĝas en la iama biendomo/palaceto, kiun Konopnicka ricevis „de la nacio” en la 1903-a jaro okaze de la 25-jariĝo de sia literaturista verkado. En 2022 Maria Konopnicka estas unu el la patronoj de la jaro laŭ la parlamenta decido, kiu tiel rekonis ŝian verkistan heredaĵon kaj patriotan agadon.
Ŝi naskiĝis en 1842 en Suwałki, la nordorienta Pollando en la familio de juristo Józef Wasiłkowski kaj lia edzino Scholastyka familie Turska. En Suwałki, kie troviĝas nun ankaŭ Muzeo al ŝi dedĉita Maria pasigis sep unuajn vivojarojn. En 1848 la plurinfana familio translokiĝis al la urbo Kalisz. La patrino mortis en 1854 kaj ekde tiam pri la eduko kaj klereco de la infanoj okupiĝis sole la patro. Ilia orfa domo, en kiu regis la seriozeco, arda patriotismo kaj severaj moralaj instruoj profunde influis Maria-n. La patro krom religiaj tekstoj tamen konigis al ili kaj peris fasciniĝon pri la pola romantika poezio, pri la verkoj de tiaj polaj poetoj kiel Słowacki, Krasiński kaj Mickiewicz. Al sia plej talenta filino li legis proprajn tradukojn de la Psalmoj aŭ tradukojn de Pascal.
Maria en la jaroj 1855 kaj 1856 lernis kun sia fratino en la monaka pensionato de Sakramentulinoj en Varsovio. Tie ŝi konatiĝis kun pli posta fama verkistino Eliza Orzeszkowa – la aŭtorino de la konata pro E-traduko de Zamenhof romano „Marta” – kun Orzeszkowa ligis ŝin logdaŭra amikeco. En 1862 Maria Konopnicka edziniĝis al Jan Konopnicki, kun kiu ŝi loĝis en la famila biieno en Bronowo kaj poste en Gusin. La geedza vivo ne eltenis la provon de la tempo kaj en 1876 okazis separiĝo. Dum la unuaj 10 jaroj de la komuna viv o Maria naskis ok infanojn, el kiuj du mortis kiel novnaskitoj. Sed la patrineco ne malhelpis al Maria trovi tempon por memedukiĝo. Tamen neelteneblaj evidentiĝis esti la limigoj, kiujn klopodis trudi al ŝi je 12 jaroj pli aĝa edzo. Al Maria aliflanke ne konvenis sole la rolo de dommastrino.
Maria translokiĝis al Varsovio kaj solece okupiĝis pri la eduko de siaj ses infanoj. Tie ŝi laboris donante helplecionojn kaj okupiĝante pri tradukista laboro. Ŝi flue regis la germanan, francan, rusan lingvojn, poste la anglan kaj la italan. Ŝi kunlaboris kun famaj semajnrevuo „Bluszcz” (hedero), periodaĵo „Świt” (krepusko) kaj „Varsovia Kuriero”.
Kiel literaturistinio Konopnicka debutis en 1870 per la poeziaĵo „En vintra mateno”, sed ŝia debuta poezivolumeto aperis nur en 1881, sekvis ĝin en postaj jaroj pliaj aliaj. Tiam ankaŭ kreiĝis la unuaj pozitivismaj noveloj akirinte rekonon de la legantoj en ĉiuj tri aneksopartoj de Pollando. La verkstino akcentis en ili i.a. sociajn problemojn priskribante maljustecon kaj mankon de vivperspektivoj por la plej mizeraj loĝantoj de vilaĝoj kaj urboj sur la polaj teritorioj dispartigitaj inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio. Leo Belmont pola eseisto, prozverkisto, eksperto pri kaj tradukisto de la franca kaj rusa literaturoj (ja ankaŭ esperantisto) skribis pri ŝia verkado – „ŝia eksterordinara talento manifestiĝas en la pentrado de animoj”.
La verkista kredo de Konopnicka por infanoj estis vera novaĵo en la pola literaturo. Ŝia fabelo el 1885 „Pri koboldoj kaj Marinjo-orfino” estis eldonita pli ol 100 fojojn kaj ĝi estis tradukita en preskaŭ 50 lingvojn i.a. en la francan, kartvelan, hebrean, rusan, italan, slovakan, hungaran, germanan, anglan, estonan, bulgaran, litovan. Ankaŭ aliaj verkoj de Konopnicka estis tradukitaj en ĉirkaŭ 40 lingvojn. En 1964 la Pola E-Asocio eldonis du ŝiajn novelojn „Poŝhorloĝo” en la traduko de Kabe kaj „La fumo” en la traduko de mia redakcia kolego, red. Jerzy Grum kun tre detala, ampleksa artikolo pri la verkistino mem, kiu venis el sub la plumo de Walerian Włodarczyk. Sed ne nur verkoj de Konopnicka estis tradukataj. Ŝi mem tradukis verkojn de italaj, francaj, germanaj, britaj kaj ĉeĥaj aŭtoroj, i.a. de Heinrich Heine, Edmondo De Amicis, Edmond Rostand.
Kiam en la 1908-a jaro prusaj aŭtoritatoj proklamis leĝon pri truda elproprietigo de polaj grundoj kaj germanigado de la polaj lernejanoj Konopnicka verkis la versaĵon „Rota” (ĵuro), himnecan protesttekston kontraŭ la prusa germaniga politiko. La 15-an de julio 1910 dum la solena senvualigo de Grunvald-monumento en Krakovo, en la 500-a datreveno de la venka batalo kontraŭ teŭtonoj apud Grunwald la unuan fojon Rota estis plenumita publike por la muziko de Feliks Nowowiejski. Post la regajno de la suverenco fare de Pollando oni eĉ konsideris, ke Rota en la muzika formo fariĝu la nacia himno de la renaskiĝanta Pola Respubliko. Tio ne okazis, venkis Dąbrowski-mazurko. Sed Rota daŭre troviĝas en la koncerta repertuaro kaj daŭre estas plenumata.
Maria Konopnicka mortis nur kelkajn monatojn poste pro la pulmoinflamo la 8-a de oktobro 1910 en Lvovo. Ŝi estis entombigita en Łyczakowski-tombejo en Panteono de Famaj Lvovanoj. Ŝia sepulto transformiĝis en grandan patriotan manifestacion, en kiu partoprenis preskaŭ 50 mil personoj.

El la elsendo 30.05.2022. Legas Barbara – 08’38”