Ludu

La 1164-a E_elsendo el la 05.05.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En ĝia enhavo vi trovas, gesinjoroj i.a.:
– Interparolon kun Ilia Dewi, la prezidantino de la Indonezia E-Asocio pri la plej gravaj defioj, kiujn frontas la movado formale kreiĝinta en 2013 dum la 1-a Kongreso de indoneziaj esperantistoj.
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri porokaza ekspozicio en la varsovia Reĝa Kastelo ligita kun la pola nacia festo el la 3-a de Majo; pri aktualaĵoj ligitaj kun daŭra pola helpo por la venantaj ukrainoj; pri riĉaj sukcenprovizoj en la orienta Pollano.
– En la sciencbultena segmento ni prezentas felietonon pri Esperanto en la reformado de la azerbajĝana lingvo.
– Fragmenton de la kanzono de Merlin „Estis unu fojo” el la KD Merlin kantas por la mondo de Vinilkosmo. La akompana foto rilatas al sukcentavoloj el la orienta Pollando.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.