Hodiaŭ gesinjoroj mi deziras proksimigi al vi la silueton de unu el la plej elstaraj polaj sciencistoj de la 13-a jarcento, Erazm Witelon, kvankam lia familia nomo estas prezentata diversforme. Kiel Witelo, Witello – skribita per la komenca litero va-vo, al per v-o konata en la E-alfabeto – Vitel, Vitello. Li kreis fundamentojn de perceptopsikologio, okupiĝante samtempe pri fiziko, matematiko, filozofio kaj optiko. La datoj de lia naskiĝo kaj morto ne estas certaj, same kiel la naskiĝloko. Oni mencias tiajn lokojn kiel Legnica, Borów, Vroclavo kaj la daton 1230. La dato de la morto estas malpli facile difinebla pro manko de donitaĵoj, ĉar oni notas sole, ke lia forpaso okazis inter la 1280-a kaj la 1314-a jaroj. Lia patrino devenis el kavalira gento kaj la patro estis bonstata burĝo veninta tien el Turingio. La aliaj fontoj mencias, ke ne temis pri bonstata familio. Komence juna Erazm frekventis la paroĥan de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Legnica, kie post jaroj li estis profesoro. Jam infanaĝe Erazm cerbumadis pri la naturo de lumo kaj rigardiluzioj kaj faris la unuajn optikajn eksperimentojn. Dank’ al la vroclava episkopo Tomasz I li trafis al renoma, altnivela ĉekatedrala lernejo en Vroclavo, kie lernis ankaŭ du filoj de princo Henryk la 2-a Pia. La pli juna estis la samaĝulo de Erazm kaj ambaŭ ĉirkaŭ 1249 komencis studojn en Parizo, diplomitiĝinte pri „sep liberaj artoj”, t.e. gramatiko, retoriko, dialektiko, astronomio, geometrio, muziko. Do kvar jarojn poste Witelon revenis al la lando kiel magistro de teologio kaj filozofio. Li fariĝis sacerdoto kaj kiel paroĥestro estis direktita al la urbo Legnica. Erazm Witelon ne ĉesigis siajn cerbumadojn kaj eksperimentojn por klarigi tiajn fenomenojn kiel ĉielarko, refrakto en diversspecaj lensoj. Lia deziro daŭrigi la studojn efektiviĝis en la 1262-a jaro, kiam Witelon venis al la renoma Padova Universitato, kie dum ses jaroj li studis kanonikan juron kaj natursciencojn. Witelon estis studento elstara. Liaj traktatoj pri matematiko, astronomio, medicino, psikologio logis grandan atenton de italaj profesoroj. Li krome tenis kontaktojn ankaŭ kun sia hejmlando sendante tien siajn verkojn kaj studaĵojn, estante la unua pola sciencisto skribanta pri sia lando „in nostra terra, scilicet Polonia”, t.e. en nia tero, tio estas Pollando. Entuziasma aŭskultanto de liaj lekcioj en Padovo estis i.a. la papa kuracisto, lia posta amiko Campinus. Lia alia amiko estis Wilhelm el Morbeka, sacerdoto, intelektulo, papa konfesprenanto. Witelon laŭ la invito de papo mem estis invitita al Viterbo, kie grupiĝis sciencista medio funkcianta sub la patroneco de papo. Ĝi okupiĝis ne sole pri humanismaj sciencoj, sed ankaŭ matematiko, fiziko kaj meteologio. Witelon tiumedie fariĝis avanulo. En la biblioteko de Oksforto ĝis nun troviĝas manuskripto, en kiu iu el la disĉiploj sumigis la lekciojn de Erazm Witelon skribante pri li „magister Wittulonus polonus, flos mathematicorum” (magistro Witello, polo, floro de ĉiuj matematikistoj). Witelon multe studis kaj okupiĝis pri la tradukado de la verkoj de Ptolomeo kaj Aviceno. Studante la skribaĵojn de araba sciencisto Alhazen li koncentriĝis i.a. pri la temo utiligi sunradiojn por fandi diversajn materialojn. En sia verko „Perspektivo” Witelon aplikis la tutan tiaman geometrian scion ligitan kun studoj pri la lumo. Enhavante 130 sciencajn teoremojn kaj pruvojn ĝi estis eldonata ankoraŭ en la 16-a jarcento kaj eĉ ĝis la 18-a jarcento servis al la plej grandaj eŭropaj sciencistoj. Li prezentis en ĝi konstruon kaj funkciadon de okulo kaj rigardo-, vidkarakterizaĵojn. En siaj esploroj pri la homa vidkapblo Erazm Witelon distingis inter la mekanika funkciado de okulo kaj kunordigitaj kun ĝi subkonsciaj cerbofunkcioj. Tial oni taksas lin ankaŭ kiel antaŭkurieron de la nuntempa psikologio. La plej konata scienca verko de Witelon estas „Optiko”, kiu entenas enormajn konojn koncerne ĉi tiun sciencbranĉon. Centojn da jaroj post la morto de la pola sciencisto liaj verkoj estis la studobjekto de i.a. Mikołaj Kopernik kaj Galileo, Leonardo da Vinci. Johannes Kepler la duan volumon de sia plej granda verko „Opera Omnia” el 1604 dediĉis al la laboroj de Witelon „Ad Vitelonem Paralipomena” (kompletigo al Vitelono). Kepler dediĉis ĝin al reĝino de Francio en la enkonduko notante, ke Witelon estas la kreinto de la optikaj sciencoj. Sed ne sole scienco okupis la elstaran scienciston dum sia vivo komparata al la plej renoma tiuepoke eŭropa sciencisto Roger Bacon, i.a. kun kiu li renkontiĝis en Padovo. Do en la rolo de diplomato Erazm Witelon partoprenis i.a. la Koncilion en Liono en 1274, li estis sendito de princo Henryk la 4-a Probus al la papo Johano la 21-a. Fine de sia enorme laborema vivo Erazm Witelon revenis al la hejmregiono. Tie laŭ la komisio de reĝo li ricevis la titolon de kanoniko de la Katedrala Kapitulo de Vroclavo. La reĝo atribuis al li tiuokaze kiel materialan kompenson kaj por la vivteno apudvroclavan vilaĝon Żórawina. Samtempe Erazm Witelon estis instruisto en Vroclavo kaj en Legnica. En ĉi-lasta urbo funkcias nun la ŝtata altlernejo Collegium Witelona. Kun Erazm Witelon eblas krome renkontiĝi en la fama Palazzo del Bo en Padovo. Lian portreton kun tiaj atributoj en la manoj kiel pergamenrulaĵo kaj kvadrato apudas maldekstre la surskribo „Witello Polacco” kaj la dekstraflanke „XIII secolo” (la 13-a jarcento). Tiu portreto troviĝas inter la tridek naŭ aliaj portretoj de la plej famaj studentoj de la Padova Universitato.

El la elsendo 01.04.2022. Legas Barbara – 08′ 34″