Ludu

La 1158-a E_elsendo el la 05.04.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En ĝia enhavo vi aŭdas, gesinjoroj i.a.:
– la redakcian felietonon lige al la pasintaj la 4-an de aprilo datrevenoj – la 99-a datreveno de la unua publika deklaro pri Esperanto en Radio dum Komerca Konferenco en Venecio en 1923, la 63-a datreveno de la kreiĝo de la unua profesia E-Redakcio en Pola Radio 1959 kun anonco de iuj elsendoskemaj modifoj.
– La komencaj aktualaĵoj enhavas fokusan rigardon al la polaj helpoklopodoj por ukrainaj rifuĝintoj; rilatas al la minacanta al la mondo nutraĵkrizo; al la projekto altigonta prestiĝon de polaj nutraĵoj enlande kaj sur internaciaj merkatoj.
– La sciencbultena rubriko koncernas usonan kugloimunan materialon el karbonaj nanotubetoj kun la aldono de Kevlar-nanofibroj.
En la hodiaŭa programo ni prezentas fragmente la kanzonojn de Nobukuni Hirosi „Kvieta Pasio” kaj „La amikoj” de Chris Freddy. La programinforma interreta foto prezentas bukedon de eksportataj polaj nutraĵvaroj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.