Ludu

La 1149-a E_elsendo el la 04.03.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Karaj Aŭskultantoj, ĝis la 10-a de marto 2022 ni invitas vin partopreni kaj diskonigi nian enketon pri estontaj programoj de Pola RetRadio sojle de ĝia 12-jariĝo: https://forms.office.com/r/G23nvaDLh1.   En la hodiaŭa programo ni proponas komence informon lige kun la invado de Rusio kontraŭ Ukrainion. Tiu temo speguliĝas ankaŭ en nia kulturkronika bulteno, en kiu ni informas pri aparta deklaracio de la kulturministroj de Ukrainio, Pollando kaj Litovio; pri la naskiĝdatrevenaj Chopin-koncertoj omaĝe al Ukrainio; pri polaj filmistoj solidare reagantaj je alvoko de ukrainaj kolegoj. Hodiaŭ en nia felietona ciklo ni prezentas tekston de Anna Laskowska pri polaj mariavitoj kaj Esperanto. En la E-komunumaj informoj ni referencas al la Gazetara Komuniko de UEA adiaŭanta la aktivan E-agantinon, Claude Nourmont; ni informas pri la subvenciata de ESF libro pri la historio de la E-movado. Muzike akompanas nin popola ukraina kanto en Esperanto „Salika bretaro” kaj „Preĝo de Anĝelo”, kiun kantas Kaŝi Schnathorst. La interreta foto prezentas Bruce Liu, kiu sian koncerton en la varsovia Nacia Filharmonio okaze de la naskiĝdatreveno de Chopin dediĉis omaĝe al la viktimoj en Ukrainio. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.