Ludu

La 1147-a E_elsendo el la 25.02.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Atentu – Hodiaŭ en la fina Leterkesto ni lanĉas enketon pri la programo de Pola RetRadio sojle de la 12-jariĝo de la programoj: https://forms.office.com/r/G23nvaDLh1 respondenda ĝis la 10-a de marto 2022. En la ciklo de elsendoj kaj sondokumentoj lige kun la 100-jara Esperanto-Radiofonio ni prezentas el nia arkivo interparolon (1996) kun Katalin Fetes-Toszegi el la E-elsendoj de Radio Aŭstria Internacia el Vieno. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas ŝtatan programon pri evoluigo de la legemo en Pollando kaj transformon de Gliwice-radiostacio el teknika en muzean-edukan centron. La E-komunumaj informoj rilatas al la nunjara Kongrestemo de la Montreala UK, al la universitatanivela E-kursaro en la rusa Ĉeboksaro. La interreta foto rilatas al la Nacia Programo evoluigi legemon en Pollando. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.