Ludu

La 1143-a E_elsendo el la 12.02.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En la komenca kulturtema kroniko ni informas pri ampleksa esplorprojekto de literaturistoj el Bjalistoko okupiĝontaj pri la tuta verkaro de la pola Nobel-premiito, Henryk Sienkiewicz; pri ekspozicio en Vroclavo prezentanta teknikajn projektojn de Leonardo da Vinci; pri polino, Katarzyna Redisz laboronta kiel arta direktoro en la muzeo de la nuntempa arto Kanal-Centre Pompidou en Bruselo. El nia arkivo ni memorigas felietonon pri la limgardejo/kastelo Rabsztyn ĉe la itinero de Aglaj Nestoj. En la E-komunuma segmento ni transdonas inviton partopreni en la nunjara Esperantologia Koferenco kadre de la Montreala UK. Fine ni proponas leterkestan renkontiĝon. Per la kanzono „Jen forira moment’” el la KD de Kapriol’ Kavaliriko, eldonita de Vinilkosmo ni omaĝas la memoron de Marian Nesse, akordionistino kaj kantistino de Kajto kaj Kapriol’, forpasinta en la ĵusaj tagoj. En Leterkesto ni dankas al subtenintoj per la fragmento de la kanzono „La nokta trajn’” el la projekto „Banĝo Esperanto”, en kiu kantas kaj ludas banĝon Armel Amiot. Al la E-versio de la kantoj de la tuta projekto kontribuis Liven Dek. La programakompana foto przentas la Kastelon Rabsztyn.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.