Ludu

La 1140-a E_elsendo el la 01.02.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En la literatura segmento de nia programo ni prezentas la 121-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la pasintjara popolregistro en Pollando; al la daŭra malfermiteco de Pollando je eksterlandaj laboristoj; al la daŭranta blokado flanke de Ukrainio de transite celantaj Pollandon varoj. La sciencbultena temo koncernas la plej novajn informojn pri la tiel nomata kosma anemio de astronaŭtoj. Muzike ornamas la elsendon fragmento de la kanzono „Jen nia Viv-River’” de BaRok-Projekto el la samtitola albumo kunproduktita kun Vinilkosmo. La interreta programakompana foto rilatas al la novaj esploroj pri la tn. kosma anemio. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.