Ludu

La 1138-a E_elsendo el la 25.01.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Lige kun la lastlunda Internacia Tago de Edukado antaŭ nia mikrofono gastas Katalin Kovats el edukado.net por iom retririgardi al la funkciado de la retejo lige kun ĝia 20-jariĝo, grandaj planoj renovigi ĝin, la atingaĵoj de edukado.net de la lasta jaro kaj defiaj taskoj, kiujn la retejo frontas. La komencaj aktualaĵoj liveras informojn pri la inflacio en la eŭrosfero; pri ebleco, ke almenaŭ parte polaj nomoj en Litovio observu la polan ortografion; pri la pola malplimulto en Litovio. Nia scienca temo estas dediĉita al interesa teksaĵo elpensita de belgaj sciencistoj kun varmigaj kaj samtempe malvarmigaj proprecoj. Muzike akompanas nin ĴeLe per la kanzono „Tra la sonĝoj” el ilia samtitola KD. La apudanta programinformon interreta foto prezentas diakritajn literojn de la pola alfabeto. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.