Ludu

La 1135-a E_elsendo el la 14.01.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa felietono pri koninda Pollando ni prezentas malgrandan urbon en la sudokcidenta Pollado Złoty Stok (ora deklivo), dum centoj da jaroj fama pro la minado de la orercoj kaj produktado de oro. Niaj kulturkronikaj informoj rilatas al la daŭranta en Varsovio ekspozicio „Cranach. Naturo kaj Sankteco” kaj al la finna filmreĝisoro Jarmo Jääskeläinen distingita per la statueto „Drako de la Drakoj” de la krakova filmfestivalo.  En la hodiaŭa elsendo ni referencas krome al la oficiale lanĉita de Vinilkosmo bita albumo de EKDE TIAM el Aŭstralio „Amo kaj perfido” prezentante fragmente ĝian kanzonon „Al la Luno” (https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/230-oficiala-apero-%C4%89e-vinilkosmo-de-la-albumeto-amo-kaj-perforto-la-1an-de-decembro-2021.html). En la E-komunuma parto ni informas pri la nunjara literatura konkurso de Bulgara E-Asocio. En la fino de la elsendo ni enrigardas la lastan numeron de la „Informilo” de la Orient-Franca E-Asocio aparte citante la vortojn de ĝia prezidanto pri tio, ĉu argumento pri lingvofacileco daŭre validas. La akompana al la programinformo foto prezentas alrigardon al la ortrezorejo en Złoty Stok.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.