Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1134-a E_elsendo el la 11.01.2022 ĉe www.pola-retradio.org
Komence de la elsendo ni dediĉas adiaŭan rememoron al la forpasinta pasintsemajne elstara pola E-aktivulo el Vroclavo, Edward Wojtakowski, Edulo. La mardaj aktualaĵoj koncernas pritakson de la brita „Economist” pri tio, kiuj landoj plej bone frontis pandemion. Inter ili estas Pollando. La alia aktualaĵo rilatas al pli sporttema murpentraĵo en Varsovio. La sciencbultena temo ligas al usonaj esploroj pri tio, ke la fermado de lernejoj ne influas infektiĝonivelon je kovim 19. Ni informas pri iniciato de UEA publikigi historiajn numerojn de „Esperanto”. Hodiaŭ en la elsendo aŭdiĝas laŭvica fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Muzike akompanas nin Mariusz Domaszewicz „Vin logu for’ kaj „Nova Jaro” de Martin kaj la Talpoj el la KD eldonita de Vinilkosmo. La interreta foto ĉe la programinformo prezentas la varsovian murpentraĵon kun 26 polaj leĝeratletikaj sportistoj kaj sportistinoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Bonegaj ,interesaj kaj informo-plenaj elsendoj de Pola Retradio…Dum Pandemio tio estas ege ege valora por Tutmonda Esperantistaro… Deziras sukceson kaj ĉion bonan por la organizantoj….
Dankon por la hodiaŭaj programeroj. Mi tre ŝatas la novan sportan muralon en Varsovio, despli, ke mi rekonis ankaŭ la admirendan – antaŭ nelonge prilumitan en Pola Retradio – silueton de neforgesebla Halina Konopacka. <3
Karaj, jen la freŝa eldono de La Kvizo, kie vi povas kontroli vian perceptokapablon de la elsendo.
1. Kun kiu kantas Martin? a) Talpoj, b) Erinacoj, c) Porkoj
2. Kiu lando plej bone frontis pandemion? a) Danio, b) Pollando, c) Hispanio
3. Kiom granda estas la nova sporttema murpentraĵo en Varsovio? a) 46 m², b 57 m², c) 460 m²
4. Kie troveblas la historiaj numeroj de la revuo „Esperanto”? a) en la profilo de UEA, b) en la profilo de la Esperanto Muzeo Vieno, c) nenie
5. La kioman fragmenton de “Quo Vadis” legis Barbara? a) 20-an, b) 120-an, c) 220-an