Ludu

La 1131-a E_elsendo el la 31.12.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nian hodiaŭan E-elsendon komencas riĉa kulturkroniko dediĉita al la plurreligia kalendaro eldonita en Poznano, al la unika ekzemplero de Gutenberg-Biblio en Pelpin kaj al novaj tolaĵoj de Marc Chagall en la Nacia Muzeo en Varsovio. Plurajn muzikversiojn de „La vojo” por la vortoj de Zamenhof ni prezentas sekve, inkluzive de la plej lasta komponita de Jo Haazen. Nia E-komunuma temo rilatas al Amo-seminario en Instituto Zamenhof en Togolando. Ni memorigas fragmente la kanzonon „Kiu lingvo por homaro” el KD Afrika Kompilo de Vinilkosmo. Laste ni proponas leterkestan renkontiĝon. La akompana al la programinformo foto rilatas al la bonveniga etoso de la Nova Jaro. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.