Ludu

La 1128-a E_elsendo el la 21.12.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Ni daŭrigas la literaturan ciklon en niaj mardaj elsendoj per la 119-a fragmento de la romano Qvo Vadis de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komence de la elsendo ni gratulas al profesoro Nikaolau Dols pro la honoro fariĝi la prezidanto de la Kataluna Akademio (legu pli en Libera Folio); en la sekvaj aktualaĵoj ni informas pri unu el la plej grandaj klimatpoluantoj, pri la varsovia animzorgado por katolikaj belorusoj kaj pri pupoj daŭre traktataj kiel edifa ludilo. Nia sciencbultena temo rilatas al la plej novaj malkovroj de akvo sur la Marso. La reta foto ĉe la hodiaŭa programinformo rilatas al nia sciencbultena temo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.