Ludu

La 1127-a E_elsendo el la 17.12.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nian nunsemajnan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al la eksterordinara figuro de Julian Leopold Ochorowicz. Li okupiĝis pri eksperimenta fiziko kaj aŭtoris plurajn inventaĵojn pri elektroakustiko, aliflanke diversflanke li esploris la homan psikon. En la kulturkroniko ni informas pri la nunjara konkurseldono pri Kristnaskaj Kripetoj en Krakovo, pri Wawel-trezoroj ekspoziciataj en Lublin kaj pri la Civitana Simfonia Orkestro el Siemianowice Śląskie. En E-komunuma segmento ni informas pri la premiito de la literatura konkurso „Laŭro de la Akademio”, ni informas pri Esperantisto de la Jaro de „Ondo de Esperanto” kaj pri novaj membroj de Panteono de edukado.net. Muzike ni rememoras la kanzonojn „La verda stelo” de Kimera kaj „Vespero ĉe la kandelbrilo” en la plenumo de Mariusz Domaszewicz. La programinformon akompanas interreta foto pri la unua en Pollando Simfonia Civitana Orkestro. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.