Ludu

La 1125-a E_elsendo el la 10.12.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Komence ni proponas kulturtemajn informojn. Ili koncernas polajn sciencajn kaj kulturajn instituciojn en Italio kaj honorofican doktortitolon por la fama kataluna muzikisto Jordi Savall atribuitan de Silezia Universitato. Reference al la hodiaŭ pasanta datreveno de la proklamo de la deklaracio de la Homaj Rajtoj ni referencas al la GK de UEA kun speciala mesaĝo al UN. Enkondukajn artikolojn al la Deklaracio en Esperanto kantas Päivi Paunu. En la fino ni proponas leterkestan renkontiĝon. La programinformon akompanas interreta foto rilatanta al la datreveno de la Deklaracio de Homaj Rajtoj, proklamita de UNo.En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.