Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1123-a E_elsendo el la 03.12.2021 ĉe www.pola-retradio.org
Komence ni proponas ampleksan kulturteman kronikon i.a. pri la rekono kaj membrigo de la Ŝekspira Teatro en Gdansko en la Internacia Asocio. Nia felietono referencas al la solenata sabate en Pollando Tago de Ministoj, Barbórka lige kun ilia patrono S-ta Barbara. Al la festo ligas ankaŭ iu el la ministaj legendoj pri la Spirito de minejoj, Skarbek, kiun ni sekve prezentas. Fine ni memorigas pri la Bjalistokaj Zamenhofaj Tagoj, ligitaj kun la naskiĝdatreveno de d-ro L.L.Zamenhof de multaj jaroj solenata ankaŭ kiel Tago de E-libro. Muzike akompanas nin Mikaelo Bronŝtejn, kiu kantas fragmente la kanzonon „Nin oldigas ne jaroj” el la KD „Iom da bono de Bruna Ŝtono”. La programinformon akompanas interreta foto rilatanta al la morgaŭa Festo de Ministoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Mi sxatis Teatrajxon aferojn pri ESPERANTO ankaux mi bezonas podio KTP por kelkaj performatiko teatrajxa aktorojn kaj kantiston kune per la titolo “La Verda Domo” farita eskribita per mim men,kiuj volas partropeni en la Teatrajxon aferojn pri ESPERANTO voluntulu direktata por mim mem tri dek minutoj cxar farante tio cxi Dankon
Kaj nun denove la kvizaj demandoj, atendantaj vian atentan pripenson:
1. Kiun tagon oni festas morgaŭ en Pollando? a) tagon de ministro pri energio, b) la nomtagon de Barbara, c) la tagon de ministoj
2. Kiu teatro aktivas en Gdansko: a) de Ŝekspiro, b) de Moliero, c) de Tolstojo
3. Kio oldigas nin? a) brunaj ŝtonoj, b) malgajaj pensoj, c) pasantaj jaroj
4. Kion signifas la nomo de la urbo Bjalistoko? a) blanka deklivo, b) verda monto, c) blua rivero
https://eo.wikipedia.org/wiki/Bjalistoko