Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1118-a E_elsendo el la 16.11.2021 ĉe www.pola-retradio.org
La nunsemajna antaŭmikrofona gasto de la Redakcio estas Ikuko KITAGAWA, la prezidantino de la Japana E-Instituto. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri bona pozicio de Pollando en la eŭropa kaj monda produktado de fromaĝoj kaj pri plia omaĝoto de 2022, kiu estas Maria Grzegorzewska, renoma pola pedagogo. En la scienca bulteno ni informas pri la unua laŭreato de la scienca premio „Stanisław Lem” de Vroclava Politekniko, kiu fariĝis profesoro Randall J. Platt. Krome ni transdonas informon pri la rezultoj de la nunjara tradukkonkurso, kies patrono estis Lucija Borčić. „Filo mia” de Esperanto Desperado, kiun ni prezentas fragmente devenas el KD „Hotel Desperado” eldonita de Vinilkosmo. La akompananta la programinformon interreta foto rilatas al bonega fromaĝproduktado en Pollando. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Mi tre ŝatis la intervjuon al Ikuko Kitagawa. Mi tre ĝuis ŝian fluan Esperanton kaj kiel verve kaj emociplene ŝi rakontis ĉiujn agadojn en Japanio – en ŝi rekoneblas ĝisosta samideanino.
Fromaĝoj samgrande allogas kaj suferigas min pri alergio, sed sendube ili konstituas gravan parton de la gastronomia kulturo en Eŭropo. Kiam mi lernis la rumanan mi sciiĝis, ke la vorto ‘brânză’ (probable el la latina vorto BRANDEA ‘rimeno ĉirkaŭliganta fromaĝpecon por doni al ĝi rondan formon’) etetendiĝis ĝis suda Pollando, kie famas la fromaĝo bryndza.
*etendiĝis dank’al nomadaj rumanaj ŝafistoj.
Tre plezure estas aŭskulti la voĉon de sinjorino Ikuko <3
La sekva demando estas provokita pro la fromaĝa temo en la programo kaj la respondo ne estas trovebla en la elsendo, sed en la demando mem.
Kial veganoj ne manĝas bestdevenan fromaĝon? a) ĉar ĝi estas malbona por homa sano, b) ĉar bovina lakto estas por bovidoj, c) ĉar plenkreskaj mamuloj ne bezonas lakton, d) ĉar laktaj bovinoj post kvinjara malhumana seksa perforto, sufero kaj kruela ekspluatado estas finfine buĉataj por viando, e) ĉar virbovidoj estas tuj post la naskiĝo mortigataj kaj forĵetataj, f) ĉar ekzistas bongustegaj fromaĝoj faritaj rekte el plantoj.
Karaj, jen la tradicia kvizo, mi esperas, ke vi facile solvos la demandojn 🙂
1. Pro kio profesoro Randall J. Platt ricevis la unuan sciencan premion „Stanisław Lem” de Vroclava Politekniko? a) esploroj pri genetiko, b) evoluo de novtipa vakcino kontraŭ Kovim19, c) atingoj en ekzamenado de AI (artefarita inteligento)
2. Kiu eldonis la KoDon „Hotel Desperado”? a) Vinilmondo, b) Plastikuniverso, c) Vinilkosmo
3. Kiel nomiĝas la Esperanta Vegana Kafejo en Tokio: a) Tofuo, b) Sojo, c) Karoto