Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1115-a E_elsendo el la 05.11.2021 ĉe www.pola-retradio.org
Nian hodiaŭan felietonon pri Inowrocław en la ciklo koninda Pollando ni ĉerpas el la savita arkivo de la E-Redakcio de PR. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al liberaj, t.e. senpagaj novembraj vizitoj en ok reĝaj rezidejoj de Pollando kaj al la distingo de Piotr Barszczowski en Florenco. En la E-komunuma segmento ni informas pri senpage disponigita „Alivorte” de Marco Lucchesi, pri ĉinigitaj poemoj dum Aŭtuna Poezia Deklamado, pri nova porinfana libro de Julian Modest. Muzike akompanas nin Feri Flor per la fragmento de la esperantigita kanzono „Dum miaj vojoj”. La ornamanta la programinformon reta foto ligas al la novembra senpaga vizitado de reĝaj rezidejoj prezentante internon de iu el la historiaj konstruaĵoj en la varsovia Reĝa Łazienki-parko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Gekaraj, jen la kvizo:
1. Kiom kostas en novembro la vizitoj en ok reĝaj rezidejoj en Pollando? a) 10 eurojn, b) 40 zlotojn, c) senpage
2. Pro kio Piotr Barszczowski (legu Barŝĉofski) ricevis oran medalon en Florenco? a) novvitralo “Lasta Vespermanĝo 21” b) novskulptaĵo “Lasta Brunĉo 21”, c) novpentraĵo “Lasta Matenmanĝo 21”
3. De kio deriviĝas la nomo Pollando? a) de multaj polenoj, b) de tribo Polanie, c) de popola danco polonezo
4. Kiel oni alinomas Inowrocław (legu Inovrocŭaf)? a) urbo sur karbo, b) urbo sur arĝento, c) urbo sur salo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Inowroc%C5%82aw
5. Pri kio temas la libro de Julian Modest?
a) mirinda mondo, b) miraklaj bestoj, c) modestaj homoj