Ludu

La 1115-a E_elsendo el la 05.11.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nian hodiaŭan felietonon pri Inowrocław en la ciklo koninda Pollando ni ĉerpas el la savita arkivo de la E-Redakcio de PR. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al liberaj, t.e. senpagaj novembraj vizitoj en ok reĝaj rezidejoj de Pollando kaj al la distingo de Piotr Barszczowski en Florenco. En la E-komunuma segmento ni informas pri senpage disponigita „Alivorte” de Marco Lucchesi, pri ĉinigitaj poemoj dum Aŭtuna Poezia Deklamado, pri nova porinfana libro de Julian Modest. Muzike akompanas nin Feri Flor per la fragmento de la esperantigita kanzono „Dum miaj vojoj”. La ornamanta la programinformon reta foto ligas al la novembra senpaga vizitado de reĝaj rezidejoj prezentante internon de iu el la historiaj konstruaĵoj en la varsovia  Reĝa Łazienki-parko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.