Ĉi-foje gesinjoroj ni proponas konatiĝi kun laŭvica vizitinda loko de Pollando kaj hodiaŭ ni proponas Kastelon en Wiśnicz. La situanta ne plenajn 50 kilometrojn for de Krakovo baroka arkitektura-panorama komplekso estas loko kun precipa signifo por la pola kulturo kaj heredaĵo. Ĝi spegulas la politikan kaj ekonomian signifon de la pola magnataro dokumentante la brilon de la 17-jarcenta Respubliko. La elano, la arta nivelo kaj trafa enkompono en la ĉirkaŭan panoramon de la defenda rezidejo en la speco „palazzo in fortezza” atestas pri la signifo de la kreinta ĝin Lubomirski-familio. Ĝi staris ĉe la flankvojo de la iama komerca intinero el Krakovo al la sudaj Spisz-regiono kaj Hungario. Nun la kastelo en Wiśnicz troviĝas – ekde 2020 – inter 126 polaj Historiaj Monumentoj, t.e. nemoveblaj objektoj kun aparta historia, scienca kaj arta valoro havanta grandan signifon por la kultura heredaĵo de Pollando. La objekto, ĉirkaŭita de bastionaj forikaĵoj kaj enveturpordego el la 17-a jarcento, en la formo de regula, kvarala konstruaĵo kun korto kaj kvar turoj havas gotikan genezon. La ekziston de la kastelo „castrum” konfirmas jam fakturoj el salminejoj en Bochnia el 1396. Ĝi apartenis ekde la komenco al la grandsinjoraj, magnataj familioj Gryfit- sekve Kmita. Iliajn havaĵojn fine de la 16-a jarcento aĉetis grafo Sebastian Lubomirski, tamen ne li sed lia filo Stanisław famiĝis kiel alikonstruinto de la gotika-renecanca kastelo de Kmita-familio en pompan barokan rezidejon, ĉe kies piedoj dank’ al li estis establita urbo, poste alpreninta la nomon Nowy Wiśnicz (la nova Wiśnicz). Stanisław kiel dekunujarulo estis sendita edukcele al jezuitoj en Munkeno. Post dujara lernado tie li daŭrigis studojn en Padovo. Li entreprenis sekve vojaĝojn tra Italio, Francio, Nederlando kaj Germanio. Stanisław Lubomirski fariĝis la plej potenca magnato en la krakova regiono multobliginta la fmilihavaĵojn. Al liaj posedaĵoj kalkuliĝis 18 urboj, 313 vilaĝoj kaj 163 bienoj. Li plenumis gravajn funkciojn en la politika kaj miitista vivo de la lando kaj ĝuis grandan popularecon inter la pola nobelaro. Stanisław Lubomirski dum 6 jaroj ĝisfunde alikonstruis la kastelon transformante ĝin en fortresan palacon. Ĝia interno plenplenis de murornamaĵoj, pentraĵoj de tiaj majstroj kiel Ticiano, Rafaelo, Dürer. Distron certigis itala kortega muzikensemblo kaj privata teatro. En la kastelo ĉiam svarmis cento da koreteganoj, kelkdek ĉasistoj, multnombre nobela junularo ŝlifanta en la koretego de Lubomirski sian bonkonduton kaj pozicion. Dum la vivo de Stanisław Lubomirski en lia rezidejo gastis ankau reĝoj, i.a. Władysław la 4-a kaj Jan Kazimierz. Dum la milito kontraŭ la invadintaj svedoj la kastelo dank’ al liaj arbitraciaj talentoj saviĝis, eĉ se ĝi estis grave, preskaŭ ĝisfunde prirabita. Dum laŭvicaj jarcentoj la kastelo kaj ĝiaj havaĵoj estis la posedaĵo de plej potencaj polaj magnataj gentoj, tamen Lubomrski-familio reakiris ĝin en 1901. Post la 2-a mondmilito la kastelo en Wiśnicz fariĝis la propraĵo de la fisko, sed la ŝtato zorgis dum jardekoj pri restaŭristaj laboroj. Nun la posedanto de la kastelo denove estas la familio de Lubomirski-princoj. Ne ĉiuj scias, ke Wiśnicz estas ankaŭ loko ligita kun la pola kuirarta tradicio. Ekde la 17-a jarcetno fariĝis inter nobeloj moda la kolektado de la kuirreceptoj el la kastela menuo. Verkis ilin kaj eldonis la kuirmajstro de la princo Stanisław. Pri ĝia populareco atestas la fakto, ke ĝis la 19-a jarcento ĝi havis eĉ 20 eldonojn. Kiam en Pollando aperis la unuaj terpomoj, kio okazis post la venka defendo de Vieno kontraŭ turkoj, tie oni pretigis la unuajn receptojn por frititaj kaj bakitaj terpomoj, tiam nomataj en la pola „tertofelli”. Ili celis la kortegon de la reĝo Jan 3-a Sobierski, kiu la unuajn tuberojn ricevis el a imperiestraj ĝardenoj de Leopoldo la 1-a. Ankoraŭfoje ni referencu al la figuro de Stanisław Lubomirski, kiu la 9-an de oktobro 1621 – do antaŭ 400 jaroj – famiĝis ankaŭ kiel komandanto de la venka batalo kontraŭ la turka armeo de sultano Osman la 2-a, batalo apud Chocim. Kun tiu venko estas ligita legendo pri prenitaj turkaj aŭ tataraj ostaĝoj, kiuj laboris sekve ĉe la konstruado de la fortreso en Wiśnicz. Iliajn sensukcesajn provojn klopodojn fuĝi helpe de konstruitaj de si flugiloj el arbobranĉoj kaj birdaj plumoj alkrocitaj al brakoj signas kvar kolonoj lokitaj diversloke kaj en malsama tempo. Nun la kastelo denove en tre bona stato estas malfermita al la vizitantojn. La troviĝantaj en ĝi fotoj bildigas ĝian malnovan aspekton, la salonoj estas ekipitaj per 19-, 20-jarcentaj mebloj. La vizitantoj povas admiri grandegan redutan salonegon, salonegon kun la orumita plafono, akustikan salonegon, iam rolantan kiel loko de pekkonfesoj, la kastelan kapelon kaj kripton kun 6 sarkofagoj, inkluzive de tiu, kiu kaŝas la terajn restaĵojn de Stanisław Lubomirski. Ili povas admiri ankaŭ la terenon de panorama parko ĉirkaŭanta la kastelon, en kiu plej valorajn fragmentojn konsistigas arbarakompleksoj, en kiuj troviĝas interesaj rokaj formacioj.
El la elsendo 08.10.2021. Legas Barbara – 7′ 51″