Ludu

La 1106-a E_elsendo el la 05.10.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Jam la 116-an fojon ni proponas en la literatura segmento konatiĝi kun la intrigo de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj koncernas komenciĝon de la proksimorienta Expo en Dubajo kaj ĝian polan pavilonon; malpermeson eksporti balaaĵojn kaj plastajn forfalaĵojn en la Unio; opinion de poloj pri favoroj aŭ rigoroj rilate nevakcinitajn civitanojn. La sciencbultena temo estas dediĉita al esploroj pri grandegaj akvoprovizoj troviĝantaj sub la terkrusto. Ni prezentas fragmente la kanzonon „Robinsono”, kies teksto akiris la 3-an premion en la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj. La muzikon komponis kaj kantas Jurij Krombet. La programakompana interreta foto prezentas la polan pavilonon dum Expo 2020 en Dubajo.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.