Ludu

La 1111-a E_elsendo el la 22.10.2021 ĉe www.pola-retradio.org

 

Niaj komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la finiĝo kaj al la venkintoj de la 18-a Internacia Chopin-konkurso en Varsovio, al pliaj objektoj en la pola listo de la nacia kulturheredaĵo, al la pola poŝtmarko venkinta en la nunjara konkurso en la kategorio Eŭropo, pri la Festivalo de la Nuntempa Muziko, al kiu patronecas Wojciech Kilar. Fragmento de lia polonezo el la filmo „Sinjoro Tadeo” kaj aliaj polonezfragmentoj en la elsendo omaĝas la proklamon de polonezo, la pola nacia danco en la listo de Nacia Kulturheredaĵo. Felietone ni prokimigas la historion de la plej impona kolekto de flamandaj gobelinoj, kiun kreis la pola reĝo Sigismundo la 2-a Aŭgusto. La E-rilataj informoj rilatas al la oktobra konkurso en Vikivojaĝo kaj/aŭ en Vikipedio dediĉita al Ameriko. La ornamanta la programinformon reta foto prezentas la polan poŝtmarkon, kiu venkis en la nunjara konkurso Eŭropo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.