Ludu

La 1101-a E_elsendo el la 17.09.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia riĉa kulturkronika kroniko enhavas komence informon kunlige kun la hodiaŭ pasanta 82-a datreveno de la invado de Sovetunio kontraŭ Pollandon. Kadre de porokazaj solenadoj estis inaŭgurita en Bjalistoko Muzeo de la Memoro pri Siberiekzilitoj. Ni informas krome pri eksterordinaraj bitigitaj fotoj el la Etnografia Muzeo en Krakovo kaj pri la premio Diapason d’or por diskoalbumo kun Chopin-komponaĵoj registrita en Pollando. Nia E-komunuma informo koncernas fermon de la platformo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto kaj du prezentojn planitajn por la 19.09.21 dediĉitajn al la finalo de la Belartaj Konkusoj de UEA 2021 kaj la nunjara Tago de Veteranoj, omaĝonta dojenan esperantiston Gian Carlo Fighiera (vk.retevent.com). En la fino de la elsendo ni proponas Leterkestan renkontiĝon. Muzike ornamas la elsendon Nikolin’ kantante fragmente la konatan „Somertempo”-n kaj en Leterkesto aŭdiĝas fragmente la kanzono – “Neniel la duan vivon havos ni” en la plenumo de Amira Chun el Koreio kun Hirosi Nobukuni por la teksto de Hiromi Kawamoto. La ornamanta la programinformon historia foto el la 60-aj jaroj prezentas Gian Carlo Fighiera kun Stanisław Rudnicki i.a. organizinto de la 8-a UK en Krakovo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.