Ludu

La 1095-a E_elsendo el la 28.08.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia nunsemajna felietono estas dediĉita al Antoni Patek, la kreinto de la mondfama horloĝista marko, difinata marko de la reĝoj kaj reĝo de la markoj. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas novan iniciaton de la Nacia Instituto pri Historia Heredaĵo [Zabytek.pl] kaj konstantan ekspozicion dediĉitan al Art Deco en la Mazovia Muzeo. En la E-komunuma segmento ni informas amplekse – laŭ la raporto de IKUE-prezidantino Marija Belošević – pri la nunjara Virtuala Kongreso de la Unio. Hodiaŭ ni prezentas eĉ du E-kanzonojn. La unua estas la kanzono de Ĵomart kaj Nataŝa „Vincent” inspirita de la fama pentristo van Gogh. En la fino de la elsendo reference al la nunjara VK ni prezentas la brazilan kanzonon „Kolortrajno” en la E-traduko kaj plenumo de Flavio Fonseca el lia programero pri Brazila Kolekto [https://www.brazilakolekto.com/]. La akompana al la programinformo interreta foto prezentas iun el la eksponaĵoj el la Mazovia Muzeo en Płock. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.