Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1090-a E_elsendo el la 11.08.2021 ĉe www.pola-retradio.org.
En ĝi ni proponas sonfragmenton el la programo de la 2-a VK-o pri la enkonduko al la prezentita en ĝia programo kurso pri la parolarto de Leandro Abrahão. Ni informas krome pri la daŭranta virtuale ILEI-kongreso kaj ĝia nova estraro. Komence aŭdiĝas kronvirusa kroniko kaj aktualaĵoj. Ili koncernas la malsatminacon en la monda skalo kaj antaŭnelonge plantitan omaĝarbon al pola komponisto Krzysztof Penderecki en la Botanika Ĝardeno de Kaŭno. La sciencbultena informo rilatas al interesa sistemo akiri trinkakvon en ekstremaj klimatkondiĉoj el aero. Muzike akompanas nin Tarcisio Lima per la fragmento de la kanzono „Nokta Papilio”. Nia interreta foto rilatas al la sciencbultena temo pri akiro de akvo en ekstremaj klimataj kondiĉoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la elsendo vi diras, ke nevakcinitaj francoj praktike ne povas viziti komercajn centrojn.
Tio ne estas ĝusta, se mi bone komprenas:
“la sanpermeso nun estos ankaŭ deviga en butikumaj centroj de pli ol 20.000 kvadrataj metroj en departementoj, kie la ofteco-indico superas la sojlon de 200 kazoj por 100.000 loĝantoj.”
(Google-traduko)
Bv. ankaŭ vidi: https://www.gouvernement.fr/info-coronavirus/carte-et-donnees#vue_d_ensemble-taux_d_incidence
En multaj departementoj la infektiĝoj estas sub 200.
Ankaŭ, mi ne kredas, ke ILEI jam okazigis la 54-an *virtualan* kongreson 😉
Dankegon por tiu ĉi tre interesa elsendo!!!
“Ni dankas por la kune pasigita tempo…” Mi amegas tiun esprimon, karaj redakcianoj!
Ĉu oni devigas polojn al kontraŭ-kovima vakcinado?
1. Kiom da milionoj da personoj en la mondo suferas malsaton?
2. Kiom granda parto de la homaro suferas pro la nesufiĉo da akvo? En kiu lando oni evoluis aparaton por helpi la situacion?
3. Kiuspeca omaĝarbo estis enplantita en Kauno por la eminenta pola komponisto Penderecki?
4. Kiom da personoj partoprenas nuntempe la virtualan ILEI-Kongreson?
5. Kion vi timas pli: paroli publike ol morti? Kiel eviti la timon paroli publike?
Karaj kunaŭskultantoj, ĉu vi scipovos respondi la suprajn demandojn?
Ĉu vi celisdiri “la malsaton’ en la unua punkto?