Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1085-a E_elsendo el la 23.07.2021 ĉe www.pola-retradio.org
La elsendon enkondukas kulturrilata informo pri la laŭreato de la plej prestiĝa literatura premio por germanlingvanoj, La Premio Georg Büchner aljuĝita al aŭstro Clemens Johann Setz. La aŭtoro estas konata en Esperantujo i.a. pro tradukoj de William Auld en la germanan. Sekve ni ligas al la daŭranta 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto. Ni prezentas sonscenon pri sinrezento de la nunjaraj IKU-prelegantoj (IKU-libro senpage elŝuteblas ĉe: iku2.trovu.com). Krome ni prezentas premiitan oratoraĵon de Snehaĝa Venkateŝ el Barato en la nunjara Oratora Konkurso. Ni traktas ankaŭ parton de mesaĝoj transdonitaj babileje dum niaj renkontiĝoj kadre de la virtuala Movada Foiro kun aŭskultantoj kaj amikoj de la Pola RetRadio en Esperanto. Fine aŭdiĝas fragmento de la kanzono Amikeco kaj Frateco el la koncerto de Moses Byamungu el Kongo. La akompana interreta foto prezentas la paĝon de VK 2021 en Telegramo.org.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Samideano Esu Peranto, pri kiu vi diris en la antaŭa elsendo, kreis ankaŭ grupon “Amikaro de Pola Retradio en Esperanto” ĉe esperanta Facebook-eca socia retejo MiaVivo.net. Fakte per ĝi, danke al Esu Peranto, mi konis vian gravegan radion!
Vere, gravajn informjn LA pola retradio diskonigas. Dankon.Mi volas au,skulti c’iu taga ret radio. Dankon denove.
Jes, la samideanino el Barato ja meritis la venkon 😀
Denove ni povas kunĝui la etoson de la VoKo. Dankon karaj pro la interesaj informoj pri la kongresaj okazintaĵoj, ornamitaj per bela kanto pri amikeco. Tre interesa oratoraĵo pri sociaj temoj pliproksimigas al ni la situacion de virinoj en servistinaj laboroj en privataj domoj. Kaj ni ekscias pri la aktivaj proponoj de aŭskultantoj de Pola Retradio. Grava informo pri la aŭstra aŭtoro Clemens Johann Setz, kiu tre simpatias kun nia kulturo. Interesa estas lia rimarko pri la fakto, ke oni povas aparteni al la kulturo sen esti posedata de la kulturo.
Kaj la IKU-sesioj estis aparte aŭskultindaj, trovu mem ĉe: iku2.trovu.com. La senpage elŝutebla IKU-libro permesos al vi ekscii kelkajn tre interesajn sciencajn faktojn, de kiuj plej alloge al mi sonis la prelego pri nigraj truoj kaj gravitaj ondoj, krome pri robotiko kaj medicinaj kaj lingvaj temoj. Aŭskultu, ĝuu kaj reagu 🙂
Barbara, via voĉo, aŭskultante ĝin kiam oni estas laca je la dua nokte, estas balzamo por la animo.
15 jarojn mi havis en 1989 kiam la Pola Radio kaj Radio Vatikano alportis al mi la unuajn E-sonojn kaj parolojn per la mallongaj ondoj… multo ŝanĝiĝis, sed Pola Radio reportas mi al mia junaĝo…
Elkoran dankon por ĉio, kaj por la bela kanto je la fino de la elsendo.