Por la nunjara Tago de la Nacia Legado, organizata de la pola prezidento ekde 2012, estis elektita dramo „La moralo de sinjorino” Dulska de Gabriela Zapolska. Andrzej Duda instigis, ke ĉi-jare la 4-an de septembro poloj denove unuiĝu ĉirkaŭ la nepaseblaj valoroj de la pola literatura kanono por ĝui la ĝojon esti kune dum la komuna legado.
„La moralo de sinjorino Dulska” de pli ol 100 jaroj vekas nemalgrandiĝantan interesiĝon dank’ al multaj teatraj enscenigoj, sukcesaj televidaj kaj filmaj adaptoj. La aparteco de la verko konsistas en tio, ke ĝi entenas universalan moralan instruon, kiu ordonas kondamni malbonon en la nomo de honesteco kaj justeco. Ĝi hontmakulas la homan hipokritecon kaj malsincerecon. Dank’ al ĝi la pola literaturo riĉiĝis je grava socie enpensiĝo. La deriviĝanta laŭ la nomo de la dramheroino ideo de „dulskismo” (pole dulszczyzna) por konstante eniris la polan ligvon La aŭtorino majstre skizas la siluetojn de la herooj kaj brile uzas la lingvon. La partoprenon en la nunjara tago eblas jam anonci pere de interreta paĝo de la pola prezidento – https://www.prezydent.pl/kancelaria/narodowe-czytanie/narodowe-czytanie-2021/uczestnicy-akcji/zgloszenie.html.

El la elsendo 11.06.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 22″