Sciencaj informoj

Multaj birdobservantoj suferas horzonozon

Enretigita de: | Jun 15, 2021 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La diferencoj en la dormokvanto de la birdoobservantoj aŭ aliaj personoj frue ellitiĝantaj semajnfine kompare al la cetera socio povas provoki simptomojn similajn al horzonozo kaj sociajn kaj sanajn problemojn. Sciencistoj el la Universitato en Tübingen, Germanio kaj la Naturscienca Universitato en Poznano, Pollando ekzamenis kiamaniere la frua ellitiĝado influas la birdoobservantojn. Tiucele oni pridemandis 2400 germanajn hobiulojn. Evidentiĝis, ke dum tagoj liberaj de laboro ili ellitiĝas 15 minutojn pli frue ol dum la labortagoj. Personoj ne interesiĝantaj pri la observado de la naturo dormas semajnfine ĉirkaŭ duonan horon pli ol dum la labora semajno. Diferenco egalas al 45 minutoj. Laŭ la sciencistoj tio memorigas la avadilan flugon kaj rapidan ŝanĝon de la horzonoj, kion oni difinas kiel horzonozon. Karakterizas ĝin unuavice – ĝenerala lacosento, perdo de apetito, probemoj kun koncentriĝo kaj memoro, provizora mensa kaj fizika lamado kaj ĝenerala energimanko. Sciencistoj, kiuj estis ne nur esplorantoj, sed ankaŭ estas hobiulaj birdoobservantoj volis ekscii kiel tio influas la dormokomforton. La ĉefaŭtoro de la esploroj estis Christoph Randler el Tübingen, esploristo pri „internaj horloĝmekanismoj” kaj la ĉefaŭtoro de la esploroj raportis pri tio en „Journal of Sleep Research”. Inter la birdobservantoj troviĝas same personoj preferantaj la noktan vivmanieron kiel personoj frumatene ellitiĝantaj. La unuaj se ellitiĝas multe pli frue ne sentas satdormon, kvankam ĝi estas bazo de la sana vivmaniero. Samtempe la prema deziro gvati la birdojn kaj aŭdi la birdoĉirpadon indikas la gravecon de la hobio por ili, pretaj oferi por tio parton de sia satdormo kaj suferi horzonozon. La kunaŭtoro de la esploroj, prof. Piotr Tryjanowski el la Naturscienca Universitato en Poznano asertas, ke ankaŭ aliaj hobioj kiel navigado, montgrimpado povas ŝanĝi la individuan dormoaktivecon kaj kaŭzi fenomenon pli vastskalan, la socian horonozon.

El la elsendo 15.06.2021. Legas Barbara – 2′ 46″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0524149

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj