Sciencaj informoj

Malaltigi la jetmotoran bruon

Enretigita de: | Jun 23, 2021 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

En la brita University of Bath estis kreita eksterordinare malpeza materialo, kiu povas silentigi la aviadilmotorojn kaj signife altigi la komforton de la pasaĝeroj. Temas pri izola materialo, kiu povas malgrandigi la bruon de startantaj jetoj ĝis la nivelo de bruo, kiun produktas harsekigilo. La kubometro de aeroĵeleo el grafenoksido kaj PVA pezas apenaŭ 2,1 kilogramojn. Ĝiaj kreintoj certigas, ke ĝi povas malaltigi la bruon de la aviadilmotoro de 105 ĝis 89 decibeloj. Ĝia apliko preskaŭ ne influus la pezon de la tuta aviadilo. Nun sciencistoj el MAST en Bath Univerity klopodas optimumigi sian produkton. Ili intencas, ke ĝi pli bone disvastigu varmon, kio malkreskigos la uzon de fuelo kaj altigos sekurecon. Laŭ profesoro Michele Meo, kiu gvidis la esplorkolektivon, tiu interesa materialo povas havi multajn aplikojn. Krom en la aviada kaj kosma industrioj ankaŭ en la aŭtomobila industrio, en mara transporto kaj en la konstruado. Kiel klarigis Meo oni sukcesis krei ĉi tiun tiom leĝeran materialon dank’ al kunigo de likvaj grafenoksido kaj polimero, kiuj estas formataj tiel, ke ene ĝi entenu aeron. Tiu tekniko estas kompareble kun la preparado de meringo, kiam oni akiras firman mason, kiu entenas multe da aero. La kreintoj de la nova materialo taksas, ke ĝi povos aperi sur la merkato jam post 18 monatoj.

El la elsendo 23.06.2021. Legas Barbara – 1′ 55″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0524417

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj