Sciencaj informoj

La Marsaj nuboj

Enretigita de: | Jun 1, 2021 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La marsa paŝilo Curiosity ekde 2016 kolektanta donitaĵojn pri la Ruĝa Planedo liveris fotojn de interesaj nuboj moviĝantaj super ĝi en la Kratero Gale. Nuboj sur la Marso estas ĝenerale tre maloftaj, pro la maldikeco de la planeda atmosfero. Kutime ili estas konstataj ĉe la ekvatoro de la plandedo en la plej malvarma jarsezono, kiam Marso troviĝas en la plej granda distanco disde la Suno. Sciencistoj de NASA jam antaŭ du jaroj konstatis, ke tiu speco de nuboj kreiĝas en la pli frua etapo de la Marsa jaro ol ili atendis. Tial en la nuna jaro ili streĉe atendis tiujn nubojn kaj ne seniluziiĝis. Efektive la kuriozaj nuboj aperis fine de januaro, kiam la roboto observanta la ĉielon komencis pridokumenti lanugajn, riĉajn je glacio nubojn. NASA-sciencistoj konstatis krome, ke tiuj specifaj nuboj en la atmosfero de Marso aperas pli supre ol kutime observeblaj nuboj, ĉirkaŭ 60 kilometrojn super la surfaco de la planedo. Ilia aparta aspekto povas speguli ĝian specifan kemian konsiston. Kvankam sciencistoj ne certas pri tio, povas esti, ke temas pri nuboj kun frostigita karbondioksido. Pliaj fotoj de perlaj, irizantaj nuboj estis peritaj en marto. Ilia aspekto ligiĝas kun la maniero de ilia kreiĝado, kiam elementoj formantaj nubojn estas tre etdimensiaj, kio okazas kiam nuboj apenaŭ elformiĝis kaj kreskas kun sama rapideco. Difuzante la sunlumon ili kreas kolorajn bildojn, onidire la plej kolorajn objektojn sur la ruĝa planedo. Sciencistoj difinas ilin kiel arĝentecaj, perlaj. Kelkiuj el ili ŝajnas iom irizi. Laŭ fotoj el Marso tiuj nuboj aspektas plej spektaklece tuj post la Sunsubiro.

El la elsendo 01.06.2021. Legas Barbara – 2′ 23″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521275

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj