Ludu

La 1071-a E_elsendo el la 05.06. 2021 ĉe www.pola-retradio.org

apartan atenton donas al la figuro de la elstara esploristo de la Fora Oriento, Michał Jankowski en la cikla felietono pri Koninda Polo. El niaj komencaj kulturkronikaj informoj vi ekscias pri junaĝaj laŭreatoj de Chopin-konkurso en Szaflary, pri la nunjare atribuita premio Leonard da Vinci-2021, pri ekspozicio dediĉita al armenaj abatinoj kun paŝtistaj bastonoj. La E-komunuma informo koncernas la Poezirecitan eventon en Ĉinio. En la hodiaŭa Leterkesto i.a. nia franca aŭskultanto peras sonleteron kun sia belaga plenumo de slovaka popola kanto pri falko [Kantoj de l’ Popoloj]. La interreta foto ĉe la programinformo koncernas la ekspozicion de armenaj abatinoj kun paŝtistaj bastonoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas jam ĝisdatigitaj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.