Nur antaŭ kelkaj tagoj ni bonvenigis en la Norda Hemisfero la someron kaj tio signifas i.a. ke la 21-a de junio estis la plej longa tago de la jaro kaj la nokto je la 22-a de junio daŭrinte nur 7 horojn kaj 51 minutojn estis la plej mallonga en la jaro. Aparta nokto…, mistera nokto…. memoriganta la malnovan paganan slavan feston, kiu havis diversajn nomojn – la Nokto de Kupała, Sobótka, Palinocka. Niaj prauloj brue ĝin festis i.a. dancante kaj supersaltante la brulantajn ŝtipojn por mense sin purigi kaj fortimigi la malbonajn fortojn. Oni bruligadis la ŝtipojn en bone videblaj lokoj, ĉar eĉ la brilo mem de la fajro forpuŝadis la malicajn fortojn. Kaj krome oni kredis, ke la karbiĝinta lignopeco prenita domen protektas kontraŭ la fulmotondroj, forigas malbonajn potencojn kaj malbonaŭgurojn, certigas bonan geedzecon kaj la bruligitaj lignopecoj disĵetitaj sur kampoj garantias fekundan rikolton. Samnokte fraŭlinoj ĵetadis en riverojn florkronojn plektitajn el rozmareno, levistiko, verbasko kaj hiperiko, dum fraŭloj streĉatendis ĉeborde, saltadis en la akvon aŭ boatnavigante klopodis ilin elpreni. La knabinoj atente sekvis la sorton de siaj flosantaj florkronoj, kiuj ofte kunhavis etajn kandelojn. Se knabo kaptis la florkronon tio estis bona aŭguro, ke ĝia posedantino baldaŭ edziniĝos, se la florkrono flosis tro distance la espero paliĝis. Tute malbonan aŭguron enhavis la fakto, kiam la florkrono dronis aŭ enmiksiĝis en la ĉebordajn kreskaĵojn. La elekto de plekteblaj en kronon floroj gravis, ĉar ili estis protektontaj kontraŭ la malsanoj, malbonaŭguroj kaj certigis la geedzan amon. Do por slavoj temis pri festo de amo, fekundeco, la Suno kaj la Luno dum kiu oni adoris fajron kaj akvon. Nun multajn kutimojn ligitajn kun la pagana somera solstico anstataŭis post la kristanigo amuzoj ligitaj kun la Sanktjohana Nokto, solenata antaŭ la festo de la sanktulo, nokte inter la 23-a kaj la 24-a de junio. Do daŭre dum la sanktjohana nokto gravas fajro kaj florkronoj, sed la Eklezio praktikas aldone la propran kutimon. Nome oni praktikas la akvoaspergadon, kio ĝis nun ĝi estas observata en iuj paroĥoj. Sed apartan signifon havas la aspergado de sanigaj herboj. Unuavice de hiperiko, nomata kelkfoje la sanktjohana herbo aplikata en la popola medicino kaj magiaj praktikoj. Gravis havi hejme kuracan filikon. Kaj ĝuste kun la Sanktjohana Nokto estas ligita aparta legendo, ke ĝuste dum ĝi ekfloras eksterordinara blue brilanta filika floro, la signo de granda feliĉo, saĝo kaj la kapablo vidi ĉiujn trezorojn kaŝitajn en la tero. Ĝi floras nur unu fojon jare kaj ne facilas ĝin trovi. Sed tiu, kiu estas bonŝanca devas esti homo kuraĝa kaj honesto. La filika floro garantias al tiu bonŝanculo feliĉon, riĉon kaj amon. En Pollando la legendon pri la filika floro en la literatura vesto vaste popularigis siatempe tre konata pola verkisto Józef Ignacy Kraszewski. Komence la kutimoj el la antaŭkristana tempo elvokadis akran kontraŭstaron de la Eklezio, pri kio ankoraŭ fine de la 16-a jarcento eblas ekscii el eldonaĵo aperigita de kanoniko de Sandomierz, Marcin el Urzędowo „Herbarz Polski”. La tradicio de la Sanktjohana Nokto ne pasas. En grandaj urboj temas pri amasaj amuzoj. Ekzemple en Varsovio sur la tereno de la Reĝa Kastelo kaj la Multmedia Parko de Fontanoj jam la plej proksiman sabaton disvolviĝos granda pikniko dum kiu oni servos pladojn de la malnovpola kuirarto kaj surhebejan matenmanĝon. Oni rigardos la laboron de floraranĝantoj kaj povos lerni la plektadon de florkronoj, kion finos konkurso por la plej bela florkrono. Eblos aĉeti novajn plantojn kaj kuracherbojn. La florajn atrakciaĵojn en la formo de fabeleska flordanco, movaranĝaĵo de la speco korpodanco, pretigis artistoj kaj plastikistoj el Art Color Ballet. La kulimina evento estos komuna lanĉo de giganta florkrono sur Vistulo. La finan akordon formos la muzika spektaklo „La Slava Preludo”. La atrakciaĵoj de la ĵus komenciĝanta somero sendube estas bela kompenso pro longa, tro longa pandemia tempo.

El la elsendo 25.06.2021. Legas Barbara – 6′ 18″