Piotr Pielaszek el Pollando akiris du unuajn premiojn en la Internacia Liutfarista Konkurso en Poznano. La Konkurso – unu el la plej grandaj kvar en la mondo – kies patrono estas elstara pola violonisto Henryk Wieniawski okazis la 14-an fojon. Liutfaristoj el 14 landoj i.a. Italio, Francio, Japanio kaj Suda Koreio anoncis por la konkurso 88 violonojn, sed nur 72 atingis Pollandon. La konkurso estis anonima kaj la kvaliton de la instrumentoj taksis internacia ĵurio konsistanta el liutfaristoj kaj violonistoj sub la gvido de Roberto Regazzi. La unuajn du premiojn, t.e. la oran kaj arĝentan medalojn ricevis Piotr Pielaszek el Pollando pro la instrumentoj DALI kaj SELVA. La bronzan medalon akiris polo Jan Jakub Lipiński pro la instrumento FONS. La premion pro la plej altaj liutistaj valoroj de instrumento ricevis Gonzalo Bayolo el Hispanio pro la instrumento QUERCUS. Krom medaloj la laŭreatoj ricevis monpremiojn. La premiita per la unua premio instrumento eniros Kolekton de Liutinstrumentoj, dank’ al kiu same junaj kiel ankaŭ maturaj polaj violonistoj povas ludi per la plej altklasaj instrumentoj.

El la elsendo 21.05.2021. Legas Maciek – 1′ 25”